Febrapulsa agopelo, trompaj trukoj, falsaj fintoj, ĝuste metitaj mortintoj, freneza karuselo: evento evento evento... La aŭtoro ne estas sen talento, kelkloke eĉ sentiĝas ia subtilo de stilo, jes, io aparta, jam preskaŭ arta... Sed fino. Malkovriĝis la motivo. Du horoj pasis el mia vivo. Mi restis sobra inter tiuj torentoj de eventoj, ĉar la tuto tamen estis tiel povra. Malgraŭ la rutino lertmanovra de la atento-streĉemo tra murdoj kaj mortoj tiel vidiĝis la primitivaj risortoj, la plumpa nudo de la artifika skemo. Ho, tiuj knabaĝaj legadoj mondoriĉaj, okuldifektaj sekretaj literdevoroj en la ekscitfeliĉaj fantazivertiĝaj vesperkrepuskaj horoj, kiam vespero jam forlavis literojn, forlavis murojn, kiam en la disvasta spaco, sub la disapertaj lazuroj de nekonata ĉielsfero en hororo de arda purpuro el sub vualo de mistero elkreskis la Granda Aventuro! Nun, ve, por mia tro sobra rigardo la koloroj jam estas sen ardo, ĉifoniĝis la vualo de l' mistero... Kiel eta vi ŝrumpis, ho Tero! |