Balkona vespero

Litseĝo. Lankovriloj. Dua etaĝ'. Balkono.
Siajn vualojn densajn faligas jam vespero.
Sonorilvoĉo velke traŝvebas en l' aero.
Torpor' postfebra. Kape vaganta pensĉifono.

Sur transa golfobordo, en fee fora fono
ekbrilas lumserpento: vibranta koliero
sur kolo de l' mallumo. Anoncas ĝi pri tero,
pri urbo kaj loĝantoj, pri homo kaj pri ŝtono.

Ho stranga pens': ĉi-urbe, kies stratetojn plande
ankoraŭ mi ne tuŝis, kaj kien mia febre
sopira okulparo rigardas lace, lante,

ĉi-urbe eble homo same soleca, trista
algapas nun la maron, niaj rigardoj eble
sin krucas en saluto, ho ve, senpove dista...