Belo

Viaj propraj formoj fermas vian mondon per severega limo,
vian pratrankvilon vi luladas lante
softasonore, la muzikajn membrojn sorĉmodulante,
kaj vi poeme por vi ritmas kaj respondas al via propra rimo.

La okuloj kiel maroj, kiujn ame ĉieloj kisas;
vian korpon senmakulan juvelbrilo ĉirkaŭirizas.

En nepenetrebla solo de marmora solen' statua,
kiun baras fortimiga-altirega cirklo tabua,
vi, la friska, la memsufiĉa, al vi mem brileganta, vin mem gloras,
ne necesas al vi mia panegirado asidua.

Ho ve, kiel via beleco al mi doloras!

Dum la pririgard' admira
min ekhantas furiozo delira,
murdi mian maljuniĝantan korpon,
ekstermante el ĝi la pulsan polpon,
ĉi kampecon kun la sopiro morda,
por ke la tero mizerikorda
estingu soifon mian, je vi, demono frostospira!