En hospital-fenestro

La ĉielo pompas nun per italece bluaj farboj,
kvankam vintro proksimiĝas jam per paŝo plumbo-planda,
en la park' per febre sekaj lipoj trinkas ĉiuj arboj
la oblikvan ruĝan brilon de la sun' adiaŭanta.

Ho restu, Suno,
kiu en ĉi velkanta aŭtuno
ĉi tien sorĉis nun la lumon, varmon,
printempon, vivoĉarmon!

Ho restu, Sun' brakuma!
Ne lasu, ke min glutu la frostoj kaj tenebroj,
la morna, elektroluma
torturo de la febroj!

Falas la krepuskvualoj, lante pli kaj pli obskuras,
kaj ekbrulas la lanternoj, la ĝardenaj kaj la strataj,
malproksime la vibranta lumo de la tramoj kuras:
tiuj plenas nun de homoj sanaj, viglaj, agmalsataj.

Ho mi, senpova malsanulo!

La tramoj kuras per rapida rulo
al la brilantaj flamoj
de la bulvardoj,
kiom da aktivec', kiom da planoj!
Ho, kiom da klopodoj, luktoj, ardoj!

Atendu, homoj, nur minuton!
Ne ludu sen mi tiun ludon!
En plan' mi estu molekulo,
fajrer' mi estu en la lukto-brulo,
kaj se necese, kamaradoj,
ke por libero kaj futuro ni skermu
(ho min el ĉi futur' ankoraŭ ne elfermu!),
mi ankaŭ estu tie sur la barikadoj!

En la parko, fajfadante iras la vespera vento,
balaadas la foliojn flavajn kun indiferento,
sed sur la novembra frosta firmamento tra Y malheloj
la mesaĝo muta brulas de la silentemaj steloj.

1948