Endymion

Apud Miletos, sub la Latmos-monto,
se l' luno ŝvebas super horizonto,
el babilema buŝo de paŝtistoj
flustrate sonas la fabelrakonto:

Ĉi tie iam paŝtis la ŝafaron
junul' belega, Endymion. La klaron
arĝentan ame verŝis al li Luna
pelante sian duĉevalan ĉaron.

Lin amis Luna, amis lin fidele,
kaj lin brakumi venis deĉiele,
en ombra kaŝo de sekreta groto
la dolĉan amon ĝuis ili ŝtele.

Kaj Luna estis amatin' serena,
kaj ĉiu nokto de voluptoj plena,
sed longe ĝui amon de senmorta
por la mortema estas ĝu' venena.

Ekvelkis la belega korpo juna,
ektimis ege lian perdon Luna.
Petegis ŝi al Zeŭs kaj tiu igis
la knabon ĉiamdorme mortimuna.

La rava knabo en la ombra groto
en dolĉa sonĝo dormas sub hipnoto.
En sombraj noktoj lin vizitas Luna
por, ve, senreciproka amdorloto.