Eos kaj Tithono

Aŭrordiino, Eos la rozfingra,
kiun salutas fajfo merla-fringa,
aspektas ĉastnaiva ĉarm', sed brulas
de amdezir' eterne senestinga.

Ŝi edziniĝis en ĉielvastejo,
naskiĝis al ŝi de titan' Astreo
la Aŭrorstelo kaj la ventoj kvar:
Zefiro, Eŭro, Notho kaj Boreo.

Ŝi devus seriozi, panjo virta,
sed sub la ŝajn' de senkulpeco mirta
kiel freŝvanga virga knabineto,
ŝi ĉasas amojn kun facilo flirta.

Ĉasistojn, kiuj eliradas frue,
ŝi ofte en arbar' rigardas ĝue,
kaj ilin tentas, virgulinvizaĝa
lascivulin', delekti sin gedue.

Tiel okazis bono kaj malbono
al Klito, al Kefal', al Oriono
kaj ankaŭ al aliaj, sed mi nun
rakontos nur la kazon de Tithono.

Li estis knabo inda je adoro,
bela kiel statuo de marmoro,
kiu mirakle movas sin por vivi
elaste, freŝe, prete je amoro.

La amosperta virgulinaspekta
Eos, admire pri l' belec' perfekta,
ridetis al li rave, kaj deloge
lin kaptis per la reto rozoplekta.

Ŝi lin kuntrenis en Etiopion,
kaj ili suĉis kiel la opion
la sorĉfluidon, kiu trankviligas
la ame febrajn buŝon kaj tempion.

Kaj ŝia amo nun ne efemeris,
ŝi daŭre flamis, ardis kaj teneris,
kaj ankaŭ frukton donis tiu amo:
Memnonon la feliĉa par' generis.

Vi certe scias, ke Memnono estos
rajdist' heroa, kiun Trojo festos,
ĉar inter la trojanoj kaj la grekoj
per bel' nekomparebla li majestos,

kaj ke l'junul' de tia belo brila
mortos falante per la lanc' Aĥila,
kaj ke de tiam ploros Eos roson
funebrolarme pro la morto fila,

kaj ke ŝi inter multaj larmofluoj
la monumenton de l' Memnon-statuoj
starigos, kiuj, ĉe alveno ŝia,
eksonoretos per misteraj bruoj.

Sed kie ni delasis? Jes! Laamo
de Eos estis nun de daŭra flamo,
kaj ŝi deziris tiun brakumindan
virkorpon gardi al si por ĉiamo.

Ŝi turnis sin per preĝo petegvorta
al Zeŭs, ke tiu faru lin senmorta.
Kaj Zeŭs plenumis tion. Ŝi jubilis
pri la donaco, ve malŝancoporta.

Ĉar vivis ja Tithon' en mort-ifnuno,
sed ŝi ne petis pri l' eterna juno,
kaj ŝi konsciis tion nur vidante
harbuklon blankan inter lia bruno.

Komencis velki, kiun ŝi adoris!
Kiel de tio Eos ekhororis!
Ŝi iris tuj al Zeŭs por aŭdienco
kaj tie preĝe kaj petege ploris.

Sed Zeŭs rifuzis ŝin. Ĉu el kaprico?
Neniu scias. Eble pro malico
de Hera, kiu kontraŭ amdelico
neleĝa indignegis Ģel oficoģ?

Aŭ Artemis, la virgulin' fiera,
deziris tiel? Ja ŝi, sentolera,
jam sagis Orionon, skandalite,
ke Eos miksas sin kun viro tera.

Egale jam. Tithono maljuniĝis,
pli kaj pli blankis, pli kaj pli malriĉis
lia hararo, la vizaĝon al.li
trasulkis faltoj. Eos malfeliĉis.

Liaj vangrozoj jam velkinte palis,
poiom al li dent' post dent' elfalis,
la spino iam svelta iĝis kurba,
l' okulojn mukajn katarakt' vualis.

Jam eĉ malgranda movo lin elĉerpis,
li povis manĝi nur, se iu helpis,
li iĝis nura haŭt- kaj ostamaso,
eĉ ne parolis plu, nur grince jelpis.

Fine ĉi homrestaĵon, de senilo
amorfan kaj ĝemantan sen utilo,
ĉi tiun aĉan aĵon vegetantan
la dioj el kompato ŝanĝis grilo.

Kaj Eos? Ĉu ŝi do fariĝis virta?
Ho ne! Sub ŝajn' de senkulpeco mirta
kiel freŝvanga virga knabineto
ŝi ĉasis amojn kun facilo flirta.

Ĉu ŝi eĉ nun per sorĉaj koragitoj
ludadas ame kun la delogitoj?
Neniu tion scias kaj registras.
Oni ne havas tempon. Mutas mitoj.