En la ŝanĝiĝema scivolo de miaj dekses jaroj kaptis min unue la sankta fervoro por viaj altaj idealoj, en la akceptema koro de la junulo kun entuziasmiga stimulo, kun dolĉa logo de la printempa mistero resonis la kanto pri l' espero. Kaj kun febra avido de la neofito al gazetoj, korespondado mi min ĵetis ĝis min tute enretis la aparta, ĉarma idilio de la verda familio. Venis leteroj el foraj urboj, ekzotikaj teroj, poŝtkartoj el kvin mondpartoj, interŝanĝo de libroj, bildoj, revuoj, promesoj pri estontaj rendevuoj, vojaĝoj, kongresoj, kaj jen trasorbis min per sia milfaceta, bunta diverso la universo. Poste la unuaj literaturaj provoj, recenzoj, studoj, tradukoj versaj kaj prozaj, pri darfi, durfi, lici diskutoj furiozaj, kaj miaj unuaj timemaj strofoj, la unua libro, trohasta, entuziasma kribro pri bona kaj malbona, kritiko kun severo drakona, sed kun junule ŝancela ekvilibro; atakoj, replikoj, en komuna laboro, komuna batalo harditaj fidelaj amikoj, ĝojoj, esperoj, planoj, preserar-ĉagrenoj, vulkane eruptaj redakci-kunvenoj, kverelanta, repaciĝa kara kamarada rondo: Literatura Mondo! Sub peza, sufoka milita atmosfero, en mia minacata ermito-ĉelo, en kreskanta, subprema izolo, via petola ludo rima, via nesuperebla klaro esprima, via serafe pura, superba simbolo estis mia sola konsolo. Ho Esperanto! Kiam vi venkos glore, via plenkreska pompo futura, la dolĉa gusto de via sonoro matura, la milkolore nuancita abundo en via bunto gardos ankoraŭ memore la vibron de ĝojoj kaj tristoj de l' fruaj kantistoj. Kaj inter ili eble kuntremos feble la postmorta vibro tarda de mia koro arda. |