Denove min vizitis ĉi-vespere la febro. Nu, ne la longunga, monstra heroldo de sinjor' pli granda kaj tenebra, sole lia blondahara fratet' pli juna, kies preskaŭ milda agito per agrablaj frostkuretoj tikladas la nervreton de la korpo; tamen po iom iĝas nesufiĉaj kovriloj la vestaĵo kaj la haŭto kaj nuda sentas sin la trema karno kun nud' senpova de la novnaskito, aŭ kiel nude frostas la animo de tiu povra, kiun, prirabitan de mort', forlasis la brakumo ŝirma de l' am' patrina, kaj li kvazaŭ ree naskiĝas vee-plore (ho, dolora dua komenc' de vivo!) en ĉi frostan mondon, terure nuda. (Ve' kaj plor' eskortas ambaŭ naskiĝojn, ĝojan kaj funebran.) Rapide en la liton! Ĝis oreloj mi tiras la kovrilon, miaj dentoj klaketas, miaj manoj ne kuraĝas etendi sin el rifuĝej' lanuga por preni libron de sur nokta ŝranko. La lito malrapide trafajriĝas de mia korpo brula kaj la febro okupas mian sangon triumfante. Kaj, trohejtite, mi babilas jene al mia povra vivkunul', la korpo: «Nur fajru sango, dum vi fajri povas, nur marŝu, koro, dum vi marŝi povas, suferu, dum vi povas, mia karno, ja via ardo trankviliĝos foje, foriros febrogasto kaj foriros ankaŭ la vivofebro, kaj la tero per lip' humida kisos vin malvarma». |