Frua marto, posttagmeze

Sur la voj' de Virgulino arboj sin etendas streĉe,
post la longa vintrodormo siajn frostajn membrojn provas,
eĉ la villoj oscedadas, palpebrumas jam subneĝe,
panj' Naturo faras ordon, elbalaas, ĉion movas.

Ian ŝanĝon oni sentas en la gusto de l' aero,
lasta mord' ankoraŭ pinĉas de la Vintro duonmorta,
sed moligas ĝiajn dentojn pormomenta ekdegelo,
heroldeto de la posta karesado ĝojoporta.

La okuloj la pejzaĝon trinkas kvazaŭ por gustumo,
kaj la pulmoj vastiĝantaj glutas, glutas la ozonon,
ho, se nun mi ekradikus, sorbi vian sukon, humo,
kaj triumfe levi mian burĝonantan branĉokronon
al ĝermiga sunolumo...