FRUAJ VERSOJ

Ĉi tie fruaj versoj hantas
el tempo longe jam iama...
Ĉu ŝajnas do, ke mi brokantas?
Ĉi tie fruaj versoj hantas.
Sed mia kor' kun ili kantas,
restante tute tia sama.
Ĉi tie fruaj versoj hantas
el tempo longe jam iama.