HAŬTŜANĜO

Kiel printempe la serpento
la haŭton enuan,
tiel mi deĵetas kun facila sento
ĉiun ŝarĝon gluan.

Oldaj doloroj rusta-lancaj
kaj zorgoj nazotorde rancaj,
hobie vartataj kolektoj
de memoroj subpolvaj,
de ŝimbarbaj objektoj,
de problemoj eterne sensolvaj,
kaj ĉio teda, nana kaj mucida,
vi min plu ne ligas,
mi vin faligas
kun membrostreĉojida!

Kaj se bruligis mian bibliotekon bombo,
ĉu en mi ne pluvivos miaj libroj amataj?
Kantante mi foriras de ilia tombo.

Ja restas por nerabebla havaĵo
printempoj sanktapromesaj,
silento de pura aŭtuna pejzaĝo,
rideto de rigardorava vizaĝo,
kelkaj taktoj ĉiele-karesaj,
kelkaj sunhelaj horoj sinforgesaj,
kun lontanen loganta miraĝo.
Kiel ajn fie
min traktis la sorto,
mi diras defie:
Omnia mea mecum porto.