Helmi Dresen

L' okuloj estis bluaj, la haroj el arĝento,
juvela la rideto, la kor' estis el oro,
malkaŝe penseldira, verhoma la parolo.
Gefrate paris en ŝi volforto kaj prudento.

Ŝi estis ĉiomova fervoro kaj fermento,
amanta ĉion vivan kun granda am' sen pozo,
la feron martelanta dum ardo. Ĉe ripozo
sur ŝiaj lipoj ludis la ĝojo de l' silento.

Plej nobla belaspiro, plej arda streb' senlaca,
homama homaramo jen ŝia vivo estis.
Ho, kiun sendis al ŝi faŝisto sanghaladza,

la kuglo, se ĝi scius pri l' bono, kiu nestis
sur ŝia brustofundo, kun la mortporta pinto
estus returniĝinta en koron de l' sendinto.