Heraklo

Nemeojn kaj Stimfalojn senobstakla
trapasis homo — ŝajne jam mirakla
per naturrego. Sed la monstron en li
mortbati, kie estas klab' Herakla?