IN MEMORIAM TUAM

Dudek kvin jarojn densa nebulo ĉiogluta
tordiĝas super via destino nekonata.
Ho, kiomfoje brilis al koro flugilbata,
sub ŝajno de espero, miraĝo false luda.

Post tiu sunsonora ĉieldonac' preluda,
post la disiĝ' kaj disto, post la nenio fata,
post veko de memoroj, turmenta kaj beata,
finfine restis mia soleco absoluta.

Kvarono de centjaro: la tempo kuras salte!
la koron ĝi eluzas, la frunton signas falte,
la vojo jam kondukas malsupren al la tomboj.

Mi paŝas sur la pado sen tristo, sen hororo,
rezignacie, lace. Sed rompas tra la ombroj
la silk' de via blondo kun la reflekt' el oro.