Infanoj en la hospitalo

Kapetoj blondaj, brunaj, nigraj
elrigardadas per okuloj viglaj
kaj kun scivol' ekscita
el la enuo lita,
se iu preteriras en la koridoro.
Ili jam venkis pri malsano kaj doloro,
ilia lud-instinkto jam vekiĝas,
kaj ili jam feliĉas
pri ĉiu ŝanĝ' rompanta tra la pala
monotoneco hospitala.

Sed do, la kompatindaj, la freŝaj malsanuloj,
kiuj sin tordas en baraktaj ruloj
sur la kuseno,
aŭ kiuj nur kun granda peno
spiregas sub la ungoj de la Terur' sufoka!
Ho, kiomfoje via veo helpovoka
en noktoj mian koron boris,
kiam pri la miraklofara
kares' de panjo per amara
ploreg' vi ploris,
ĝis je la fino
trankvilon enlulante al vi donis
bonkora onjo flegistino,
kaj en konfuzan febrosonĝon vi redronis.
Hodiaŭ, kiam ĉambron mi preterrapidis,
min alridis
kun ĉarm' infankoketa
knabinjo ete-eta.
Dum la rideton mi al ŝi redonis,
en mia koro ekburĝonis
tenero granda
al tiu ĉi baraktante apertiĝanta
mondo futura,
kiel kontemplas karaj
gemaljunuloj arĝentharaj
kun ĝojo senenvie pura,
ke ĉiam novajn burĝonetojn vekas, jen, la vivo freŝa-fonta,
kiu jam el ilia velka florodora koro estas lante forironta.