Inter rozoj

Ni revas inter rozoj, kiuj lulate sveltas,
nin kaŝas la insulo per arkanombraj frondoj,
la ombroj nin delogas, la saĝo nin avertas,
la koroj interflustras per ultravortaj ondoj.

Nin kaŝas la insulo per arkanombraj frondoj.
Ho, tiu vento varma, karesa, flormiela!
La koroj interflustras per ultravortaj ondoj,
katenon de skrupuloj rompadas am' ribela.

Per tiu vento varma, karesa, flormiela
pri kisoj flustras flate la nokt' parfumebria,
katenon de skrupuloj frakasis am' ribela,
en niaj vejnoj fluas volupto flammagia.

Pri niaj kisoj flustras la nokt' parfumebria,
en mar' de plenumiĝo du amriveroj deltas,
super ni ĉielvolbo, nigra, sed stelmagia,
aĥ, morti inter rozoj, kiuj lulate sveltas.