INVENTARO

Mi lante, iom triste inventaras,
kiel ĉe la transdono de ofico.
Kio do en la aktoj? Sortkaprico.
Tristoj. Momentoj kiuj rave raras.

Frenez de amoj, kiuj dolĉamaras.
Amika varma man'. Muzikdelico.
Frandata dolĉo. Gustumata spico.
Plekto de versoj, kiuj klinge klaras.

Larmoj, en kiuj noktosoloj dronis.
Regnoj de revoj, kiujn libroj donis.
Korvundo-vindaj voĉoj verssonoraj.

Kaj kion la krepuska aĝ' preparas:
Promenoj lantaj en aŭtunoj oraj.
Paciĝ' kun milda mort'. Mi inventaras.