KOMENTOJ

Fari komentojn pri si estas riske. Kelkaj diros: jen, ĉi tiu poetego kredas flugi tiel alte, kien lin ne povas sekvi piedirantoj. Aliaj diros: jen, ĉi tiu poeteto ne povis sin esprimi kompreneble en versoj, kaj, rekonante tion, klopodas klarigadi en prozo. Sed vi, kara leganto, certe komprenos, ke kompatinda poeto volus esti komprenata senmanke. Kaj vi, kara leganto, persone, tute ne bezonas, kompreneble, miajn komentojn: ili estas faritaj por la aliaj.

Mi estas modera: entute du poemojn mi komentas. Mi signas ilian titolon kaj, per la cifero, la paĝon de la respektiva loko komentita.

MIA AVINO PANONIA
Panonio: regiono aŭ provinco de la antikva Romo (Pannonia), nun nomata Transdanubio, parto de Hungario, sed plurfoje, precipe en la poezio, nomata ankaŭ per la antikva nomo.
Maria Virág: Maria Floro.
en granda mondo por mi loko... / mi volas tie ĉi: citaĵo el la poemo Proklamo de Vörösmarty.
Ave atque vale (lat) bonvenon kaj adiaŭ.

OKCIDENTO
Praa Eĥo: La fama eĥo de la Balatona duoninsulo Tihany.
Kruculet-infanoj: infanoj, el kiuj oni varbis tutan krucarmeon en 1212; ili parte pereis, parte kaptiĝis kaj vendiĝis kiel sklavoj.
Dies irae, dies illa: kolertago, tiu tago: komenco de latina poemo de Celano pri la tago de la lasta Juĝo.
Quem patronum (rogaturus, cum vix justus sit securus): kiun patronon mi petos, kiam eĉ la justulo apenaŭ estos sekura? Citaĵo el la sama poemo:
Flagelantoj: sinskurĝantoj: sekto de pentofarantoj; ekde la mezo de la 13a jarcento ĝis la komenco de la 16a re- kaj reestiĝantaj societoj, precipe sub la influo de diversaj plagoj: amasmizero, pesto ktp.
Ĵakbonhomo (france Jacques Bonhomme = Jakobo Simplanima): per tiu ĉi nomo mokis la francaj nobeloj siaj kampulojn; tial la kampul-ribelo en la 15a jarcento estis nomata jacquerie.
Povrulet' de Dio: Francisko de Assisi.
Goliardo: mezepoka studento-vagulo-poeto.
Abato Aldam: abato de benediktana klostro en Angers (10a jarcento); laŭ latina vinkanto lin gloranta li havis potencan kapablon drinki.
Inter arma cantant Musae (lat): inter armiloj kantas Muzoj.
Granda Florencano: Dante.
Navarra: Marguerite, reĝino de Navarra, redaktis rakontkolekton titolitan Heptamerono.
Canterbury: temas pri la Rakontoj el Canterbury de Chaucer.
Graeci leguntur (lat): grekoj estas legataj; Erasmo de Rotterdam, la granda humanisto, estis el la unuaj, kiuj tiun faris. Antaŭe la kutima diro estis: graeci non leguntur.
Necessità: neceseco, kiu ĉion ekskuzas. Temas pri Machiavelli, kiu verkis ankaŭ la komedion Mandragoro.
Dominikan' rigora: Savonarola.
Poeto de la morto kaj de l' karno: François Villon.
Orlando: heroo de la epopeo de Ariosto.
Amadis: heroo de nefinebla kavalirromano mezepoka.
La Tristvizaĝa: Don Quijote.
Orfeo flandra: Orlando di Lasso (Orlandus de Lassus).
Pastro de Meudon: Rabelais.
Civitan' de Utopio: Thomas Morus.
La franca Maro: Clement Marot; tiel li nomis sin aludante al Vergilius Maro, en disputa poemo, kiun li publikigis sub la nomo de sia servisto.
Bartolomeo sangis: temas pri la sanga nokto de Bartolomeo en 1572, kiam la hugenotoj estis masakritaj en Parizo.
Malherba Poetiko: Malherbe post la granda florado de la franca poezio en la 16a jarcento severigis la poetikon francan kun duba utilo.
Siglo de oro (hisp): la hispana ora jarcento.
Afflavit Deus, dissipati sunt (lat): alblovis Dio kaj ili estis dispelitaj: surskribo de medalo, kiun la angla reĝino Elizabeta farigis por la memoro de la venko super la hispana floto en 1587.
Nova Organo: Novum organum: naturfilozofia verko de Lord Bacon.
Albiono: Anglio.
Will de sonetoj: Shakespeare.
Saskia kaj Hendrikje: la du virinoj en la vivo de Rembrandt.
Blinda bardo de la lumo: Milton.
Cartesius cogitat, ergo est (lat): Descartes pensas, do estas.
Sunmajesto: Ludoviko XIV, franca reĝo.
La fille de Minos et de Pasiphae (la filino de...): citaĵo el Fedra de Racine.
Insul' Cithero: jona insulo, apud kiu, laŭ la mito, naskiĝis Afrodita el la ŝaŭmo de la maro.
Mizantrop-giganto: Swift, aŭtoro de Gulliver.
Moll Flanders: romano de Defoe, kiel ankaŭ Robinson Crusoe.
Pikaresk-realo: pikareska (el la hispana picaro = friponeto-petolulo) estas epiteto de romano hispanorigina, rakontanta aventurojn de la picaro.
Des Grieux: figuro el la romano Manon Lescaut de Antoine François Prévost d'Exiles.
Ermenonville-a hom' kaj civitano: Jean Jacques Rousseau.
Princo de l'Ferney-a turo: Voltaire.
Figaro: el la komedio de Beaumarchais.
Sturm und Drang: malfacile tradukebla nomo (eble: impeto kaj impulso) de germana literatura tendenco en la 18a jarcento. Ĝi estiĝis precipe sub la influo de la naturkulto de J. J. Rousseau kaj postulis en la literaturo la rajtojn de la homa naturo. Laŭ siaj adeptoj ĝi estis kvazaŭ la poezio de la pasioj, la epoko de la genio kaj originala kreoforto. Ĝiaj ĉefaj reprezentantoj (Klinger, Müller ktp) klopodis je hororigaj, nervekscitaj efektoj. La tendenco havis influon ankaŭ al la junaj Schiller kaj Goethe.
Markizo Posa: liberadora figuro el Don Carlos de Schiller, per kiu parolas la poeto mem.
La ateista arkanĝel': Shelley.
Sir Juan: Lord Byron, aŭtoro de la epopeo Don Juan.
Onegin: ĉefheroo de la versromano de Puŝkin.
Peĉorin: ĉeffiguro de Heroo de nia epoko de Lermontov.
Respublikana reĝ' de l' romantik': Victor Hugo.
Albigensoj: herezuloj en suda Francio grandparte masakritaj en la komenco de la 13a jarcento. El ili por la «perfektuloj» estis devigaj la posedaĵkomuneco.
Margerita kaj Dolcino: gvidantoj de komunisma ribelo el la komenco de la 14a jc; ĝi estas menciita ankaŭ en la Infero de Dante: XXVIII, 55-60.
Beghardoj: anoj de komunisma sekto en Belgio (14a jarcento).
Lollhardoj: ribelantaj kampuloj en Anglio (14a jarcento).
Taboranoj: la komunisma parto de la husanoj en Ĉeĥlando (15a jarcento).
Münzer: pastro, gvidanto de kampul-ribelo en Germanio (16a jarcento).
Luddistoj: maŝindetruantoj-ribeluloj en Anglujo (1811-1816).
Teksistoj Sileziaj: Pri ilia ribelo en la 40aj jaroj de la 19a jc. temas en la dramo La teksistoj de Gerhart Hauptmann. La «tri malbenoj» troviĝas en la poemo de Heine: La teksistoj.
Foir' de vanto: titolo de romano de Thackeray.
Gargantuo: giganto el romano de Rabelais.
Miraklojn movas mano de ŝamano: Richard Wagner.
German' kasandras...: Spengler: Der Untergang der Abendlandes. Kasandri: aŭguri malbonon kiel Kassandra, la Troja reĝidino.