Mi tajpas miajn versojn en ĉambro de amiko. Scivole sed singarde papago Karĉjo venas, la tablon ĉirkaŭiras, tre seriozmienas, eksperto ĝi aspektas, sperta pri mekaniko. Mi ŝovas mian manon embuske. Tuj paniko prabirda ĝin ekkaptas, forflugas ĝi, blasfemas kun kora indigniĝo. Sed longe ĝi ne emas grumbli kaj jam sidiĝas sur mia jakmaniko. Soneton jam skribitan laŭtlegas mi deklame, metalbuton-okuloj min fiksas preskaŭ ame, kaj dum la ritmo tajdas, sonoras verskadenco, en ia praparfuma, prahistoria flirto, en anim-interŝanĝa, babila konfidenco ŝajnas sin ekkompreni la homo kaj la birdo. |