Kosmo

STARTO

Kia vertiĝo de vojaĝpasio!
Sur nia ter' — ruliĝa ĉieltaksio —
veturi tra la stelpulvoraj spacoj
de l' froste fosforeska Galaksio!

SUNO

Firmamente flamanta orgiganto,
de l' bunta viv' eterna ĝermiganto,
al via bril' soife sin alturnas
mia anim', lumdrinka helianto.

MERKURO

Tro amas vin la Suno, ho Merkuro!
Ĉirkaŭ la Arda giras vi en kuro
vertiĝa, alturnante la vizaĝon
taŭzitan de volupto kaj teruro.

VENUSO

Ho falsa lum', tentanta ĉielravo,
vin dankas mi, dumviva via sklavo,
ke ĉirkaŭ mia koro pale floras
la morta ĝoj', ĉi ŝtonpetala lafo.

TERO

Manplen' da mondo migra tra l' etero,
edena val' kaj valo de mizero,
lulil', ludejo, laborejo svarma,
areno sanga, tombo dura — Tero!

LUNO

Sur nigra strasa silk' la plena Luno
kuŝas: medalo granda el latuno,
Misteraj signoj sulkas ĝian supron;
teksto fragmenta de pratempa runo.

MARSO

Najbara Mars', rufluma lukt-incito,
barbara stel', planedo de l' milito!
Ĉu lernos kulti la pli mildajn astrojn
la hom'.anstataŭ via sanga rito?

JUPITERO

Luno-vasaloj ĉirkaŭ via sfero
giganta giras, kaj vi kun fiero
akceptas la adoron, sed al ili
nur fridan lumon verŝas, Jupitero!

SATURNO

Naskiĝis mi sub signo de Saturno.
Ho stel', de ringoj riĉa, el la urno
de mia sorto, kion vi elsorĉos?
Indulgu, ĝi ne estu turpa turno!

URANO

Morna soleca olda fraŭl' Urano,
virin-evita vaga veterano,
kion vi faras sen flegad' virina,
kiam vi feblas febre de malsano?

NEPTUNO

Vi estis sole perturbet' ioma,
trovita en kalkulo astronoma.
«Vi estas!» — diris, kaj orbiton vian
mezuris la triumfa menso homa.

PLUTO

Ĉu iam pensis iu pri saluto
al vi, giranta en glacia muto,
infano ekzilita, ne konanta
la ridon de la Suno-patro, Pluto?

KOMETO

Stelharmonion taŭzas malkvieto,-
kun cel' sekreta kuras la stafeto
de l' Univers'. Por hasto tiel granda
kia novaĵ' instigas vin, kometo?

AEROLITO

Fajrerkrakete, en flamvosta glito
ekfulmis tra la nokt' aerolito.
Kia mistera mano eklumigis
ĉi alumeton de la Infinito?

UNIVERSO

La unuecan bazon de l' diverso,
la sparkajn spacojn de la Universo,
la formojn buntajn de la vivo bola
mi kantu! Ve, sed svenas mia verso.

GRAVITO

Mistero, kies solvo sur la bordo
de l' ĉioscio kuŝas! Ankra kordo
de astroj! Mi admiras vin horore,
ho mute liga leĝ' de l' monda ordo!

RIFUĜO

Ho Galaksio, hejmo pleje vasta!
Se l' hom' rifuĝos per ekflug' fantasta
de l' frosta Tero, ĉu en vi atendos
lin globo, varma de kareso astra?