Krepusko en la urbo

La krepusko venas, sian kloŝon portante,
por kovri la lumon jam por dormo,
la strata bru' filtriĝas en la ĉambron mortante,
ĉiele aperas pale la lunkorno,
la homoj sidas en fenestroj
sin banas en la freŝa atmosfero,
ekmutas buŝoj, ekripozas gestoj,
trankvilon aspergas la mistero
de la beno de l' vespero.

Kolero ne volas blinde masakri,
avido akapari,
doloro ĉesas akri,
tristo amari,
paseo tra nebul' fornaĝas,
futuro ne miraĝas,
silentas aferemo sobra,
problem', kverel', demando,
jen horo de l' estanto,
jen horo mia propra.

Ĉe la fenestro mi kuŝas
kaj avidokule mi preskaŭ tuŝas
la strion de gazono streta
malantaŭ la griza muro.
Jen mia bieno, panoramo eta,
sed jam perdiĝi preta
en la obskuro.

Ĉar mallumiĝas lante,
ĉi tie kaj tie lampoj okulas ekbrulante,
oni metas tablon, vespermanĝon jam preparas,
kaj ree ĉio grincas, klakas, knaras,
ankaŭ radioaparatoj eklaboras ululante,
disrompas urbopopolo
per la konfuza vivobolo
kverele, klopode, kante,
mian horon de sankta solo.

Kruela sopiro subite
la koron ekskuas ekscite:
for de ĉi tie, el inter ĉi sufokaj, katenaj prizonoj,
for de ĉi tie, de ĉi perpleksaj, krakantaj, malicaj sonoj,
for el ĉi putra, inerta, ĉerka mondo de ŝtonoj,
tie, trans la muro, trans monto kaj valo
kovrate de velura vualo
de l' nokto
io gvate silentas,
kovrate de multefalda, muta vualo
de l' nokto
iu brakon etendas
kaj min atendas...