Krepusko

La ĉambron tra l'fenestro jam la krepusk' inundas,
en ombron la anguloj dronas kun pigra cedo,
kaj dum denove sian regnon la.nokto fondas,
silenta sol' envolvas min per magia reto.

Jen horo de la tago, kiam la trist' profundas
kaj la memor' embuska per sia ponardĵeto
la nudiĝintan koron retrafas kaj revundas,
ke al dolor' ĝi iĝu facila, preta predo.

Ho, ĉiam soli, soli: sidi en ĉambro bruna,
rigardi al la ludo de lumo kaj de ombro,
angore fantazii pri fora-fora tombo,

dum glaciiĝas lante la orfa kor' sensuna,
kaj la esperojn tardajn torpora tristo jugas,
ĝis per flugiloj velkaj vee ili forflugas.