L' aŭtuna vento

La lastaj sunoflamoj per ruĝo ruste ora
kisas solecajn suprojn de la arbar' angora.
Sur la folitapiŝo dikmola, velkodora
sencele mi vagadas kun vango palkolora.

Kun vango palkolora, kun koroprem' aŭtuna,
sola mi vagas sur la tapiŝo flava-bruna.
En ora muto de la arbaro flavkostuma
aŭdiĝas nur la voĉo de l' vento triste zuma.

Kaj dum mi vagas sola en la krepusk' ardanta,
enretas mian koron la softa kaj andanta
ruzflata melodio de l' vento velkokanta,

tiu muziko larma, plenplena de lamento,
de malesper' senpova, de peko kaj pripento,
kiun sur koroj tristaj ludas l' aŭtuna vento.