La bildo

Dimanĉa posttagmezo. L' obtuza malpreciza
dombruo formortadas en la silent' kaj solo.
La babilema, bunta, bona libro-popolo
nun kuŝas mute, pigre kaj en humoro misa.

La laca skribmaŝino kun la aspekto ftiza
ŝajnas plej spite striki pri ajna eklaboro.
Tiktakas la horloĝo sen halto kaj sen koro,
de lama pied' de l' horoj descendas polvo griza.

Surbrilas vian bildon la lamp' kun mielmildo:
sur ĝi okuloj viaj virgece, pure bluas,
kaj kiel orrivero via harar' ekfluas.

Viviĝas jam la griza kaj eluzita bildo,
muzikas viaj lipoj kaj jen en mia koro
tremas neelŝirebla ponard': via memoro.