La bobenoj

Triopo rapidfingra trans vasto senmezura
kurbdorse sidas-sidas super ŝpinila rado,
la blankajn harojn taŭzas ĥaosa ventblovado,
senlimo aloscedas per sia vak' terura.

Ruliĝas la bobenoj, turniĝas rad' susura
kaj falas la fadeno) sennombre en kaskado,
el la lontanaj mondoj tra mejlomiriado
la vivo ardas kiel iluminad' purpura.

Kaj kun vizaĝo ŝtona, sen ĝojo, sen ĉagreno,
senvorte ili sidas. Subite kun tondilo
moviĝas man' kaj ŝrike ŝiriĝas tuj fadeno;

kaj por moment' ekmornas la fora purpurbrilo.
Sed la triop' kurbdorse nur ŝpinas plu persiste,
ruliĝas la bobenoj rapide kaj sinistre.