La kanto de Ĥarono

Ĉe l' aŭskulto de Orfeo de Monteverdi

Sur nigra akvo naĝas barko nigra
ĉe sombra sub' de morna nigra monto,
kaj naĝas mem la mont' en sonĝo pigra
sub la nebulvualo de l' submondo.
Kaj en la barko la remist' terura
kantas per kanto, pli ol roko, dura/
la dura kant', eterna, tondra, roka,
krakanta kiel ŝtonlavang' sufoka
hurlas la Faton...

Sed kio do? Rigardu la boaton!
Tie batali pretas jam Orfeo,
kaj luktas lire por la amtrofeo
per plenda plor' de vivo efemera,
li kantas vete kun la boatisto
per fea tril' de vivrevoka tristo,
ke monstran muĝon venku veo kvera,
kaj jam Ĥarono mutas, larm' vualas
okulojn liajn, brakoj liaj falas,
glatiĝas faltoj de la frunt' severa,
Orfeo, stare sur la barka benko,
jam remas mem por la krevonta venko
al pala reĝo de l' silent' aŭstera.

Barkisto ŝtonobrusta!
Se nude tremos mia orfa sin'
en via ŝip' sur akvo nigrembuska,
indulgu min!

Mi, por la rompo de la fera leĝo
ne havos ja la liron de l' kantreĝo
por venke lukti pri l' returno voja.
Kaj kial tentus min la viv' refoja?.
Jen, ankaŭ sur ĉi flororiĉa tero,
dum bunta svarm' de kurta vivsomero,
ja kovras min per sia ombro frosta,
kunpremas min per sia brako osta,
forfermas min per sia kloŝo dorna
mia soleco morna...

Ne estos pli malbone sub la humo:
silento regas tie kaj mallumo,
silento sen espero, sen turmento,
kaj kara estas al mi la silento.

Aŭskultu do je mia vorto peta:
se sur la mortaj ondoj la boato
kun mi ekiros al la voj' sekreta,
ne ŝiru al mi tra l' anim' frosteta,
per dura, amara kanto de la Fato.

Alian kanton kantu al mi dum tio.
Dum glitos mia ŝip' sur akvo blinda,
enlulu min per milda melodio
karesa al la koro ektiminta.
Kiel iam la febre fajran frunton
la panja mano tuŝis freŝigante,
enlulu min per kanto pacosterna,
kaj sur l' animon lacan falos lante
la sonĝ' eterna.