La kvindektria jaro

Jam ĉiu plua tago alportas pluajn plendojn:
artrit' embuska ronĝas en mia povra brako,
pounu min forlasas la malfidelaj dentoj,
nur helpe de tablojdoj digestas la stomako.

Jam la kolorojn kaŝas grizo seninteresa,
torporo plumba rampas tra ĉiuj miaj fibroj,
for la femonda juno de amo flamkaresa,
lacigas min la homoj, lacigas min la libroj.

La koro kaj piedoj la ŝtupojn grimpas pene,
disipis sian blondon kaj denson la hararo,
min tedas rekomenci la vivon frumatene,
per sia pez' min premas la kvindektria jaro.

*

Tamen, min rekonkeras la milfaceta vivo
per varmo de okuloj, per lula paŝ' de gamboj,
per sono de orkestroj, senmorta belsoifo,
silenta sorĉa solo de la vesperaj kampoj.

Mi streĉas miajn membrojn, la lacon foroscedas,
de la artikoj marŝe frotiĝas for la rusto,
la abomena gusto de l' vivotedo cedas
al dolĉo de vinberoj, al dolĉo de krepusko.

Tra mia tuta esto kun tikla tril' inundas
ia senfine fajna, facila sunoklaro,
obstinaj jubiletoj en mia kor' ŝaŭmpuntas,
ankoraŭ naskas belojn la kvindektria jaro.