La lago

Enlulas min krepusko, la intimsorĉa mago,
en duba duonlumo misteraj bildoj kreskas,
kaj forflugintaj revoj mirinde realeskas:
jen mia infanmondo, longe droninta lago.

Mi vagas tra l' senvojo de ĝia bordzigzago,
la regionon ravan silento blua kaskas,
la akvoj kaj la bordoj je ĉiu paŝo naskas
feaĵojn ekzotikajn de fola knab-imago.

Sed el densiĝaj ombroj jam kreskas la tenebroj,
el kiuj, ve, embuskas Angoroj, strabaj Febroj,
la akvo sombre plaŭdas de subitventaj sturmoj.

Kaj al la knab' dentklaka el fundo de l' obskuro
aperas inter tondroj, ĉe akra lum' de fulmoj,
per nigre ŝvelaj toloj velante, la Teruro.