La leteroj de panjo

El angul' de polvkovrita kesto
venas en mian manon skatolo.
Mi ĝin flankenmetus kun nervoza gesto,
kiel plurfoje jam timante de ekscito.
Sed post iom da hezito
mi tamen ĝin malfermas malgraŭ volo.

Mia dolor' iama kun la turmenta bolo
nun al kvieta tristo jam maturiĝis lante,
kaj ankaŭ mia vivo maturiĝos silente
al sia nigra frukto: la morto.
Jam ne ŝajnas tiel timinda
la fino blinda
de mia dezerta sorto,
mi atendas jam sen timo
al la postvoka reapero
de tiu animo,
kiun mi pleje amis sur la tero.

Leteroj en la skatolo kuŝas;
per trema mano ilin mi tuŝas.
Domaĝu vin! — sufloras flustro
el sub la memama krusto,
kiu min garde tegas,
sed venkas la sopiro
kaj kun peza suspiro
la leterojn mi eklegas.

Mi legas tra larmonebuloj.
Kaj la paseo reflagras mildflame
kaj mi vidas' min per ties okuloj,
kiu min amis plej ame.

Kaj ĉie mi legas pri mi mem:
ĉie estas ŝia tem'
nur la zorgoj, sopiroj,
haltoj, ekiroj,
perdoj, akiroj
de ŝia infano.
Por ŝi nenion petis ŝia mano.
Kaj se foje ekveas vorto
de dolora senforto,
nur tial, ke pri l' peto
de sia fileto
ŝi vane ĉion provis,
plenumi ne povis.

Kaj min mem mi revidas,
memaman, vantan,
ŝanceliĝantan,
kaj sin, kiu min fidas.

Kaj nun miajn sentojn, mi febla,
al ŝia amo neniam lacigebla
hontante almezuras.
Kaj mi vidas, kiel nun obskuras
la vojo soleca de miaj doloroj,
de miaj eraroj,
kaj mi vidas min disipi la trezorojn
de miaj junaj jaroj.
Kion mi faris pri mia heredo, por mia futuro?
Survange al mi flamas hontpurpuro.

Kaj dum okulojn miajn pento inundas arde,
mi aŭdas, sen riproĉo,
la mildan flustron de konata voĉo:
«Kuraĝon, filo! Ankoraŭ ja ne tarde!»