La spegulo

Sur stratoj or-aŭtunaj tra vigla svarm' de homoj
mi vagas nostalgie, sencele, kun revemo
en la kvartalo, kie mia malnova memo,
la knabo pale blonda loĝis en oldaj domoj.

Dum hela tag' min hantas revenaj tombfantomoj,
la sojlojn tre konatajn repaŝas mi kun tremo,
kaj tordas mian koron trista, sufoka premo:
la homojn mi ne konas, forgesis min la ŝtonoj.

Al la river' mi iras provi, ĉu pli kompata.
Knabkorpon mian naĝe ĝi muldis, mild-ondbata.
Hezite mi kliniĝas super la ondspegulo,

sopirserĉante kelkajn el miaj trajtoj knabaj.
Ve, la spegul' redonas vizaĝon de fremdulo,
l' iaman bildon prenis ondoj kaj jaroj rabaj.