La torĉo

De man' al mano donas kurantaj ĉampionoj
la olimpian torĉon, ke ties fajro pura
de mejl' al mejlo flugu tra foraj regionoj
portante sian flamon al festo inaŭgura.

Lumanta papilio kun la flugil' purpura
de kor' al koro flugas, tra kor' de milionoj,
kaj portas la mesaĝon sur vojo virsekura,
ke fine ĝin salutu kantantaj klarionoj.

Tra tempoj plue, plue ĉi tiu torĉokuro,
de velka man' al juna, antaŭen, al futuro,
al brilo de l' futuro progresas kaj ascendas

per ŝtalaj vol' kaj forto, aŭdaco, animpio
al celo mondsopira, en kiu ĝin atendas
homarbrakuma, sankta, eterna Olimpio.