La transdanubaj montoj

En dorm' tagmeza dronas la transdanubaj montoj,
la bluo de l' ĉielo brilas kiel safiro,
senmove, mute kuŝas la dormetantaj frondoj,
ripozas nun la zorgoj, silentas la deziro.

La bluo de l' ĉielo brilas kiel safiro,
korvundojn per kuraca mielo tegas tempo,
ripozas nun la zorgoj, silentas la deziro,
la fajro de la tentoj friskiĝis je kontemplo.

Korvundojn per kuraca mielo tegas tempo,
sur rozpetaloj glitas la lacaj lipoj migre,
la fajro de la tentoj friskiĝis je kontemplo,
en mia vejn' vastiĝa la sango fluas pigre.

Sur rozpetaloj glitas la lacaj lipoj migre,
sur fund' anima softe eklirlas tristofontoj,
en mia vejn' vastiĝa la sango fluas pigre/
al sonĝ' eterna vokas la transdanubaj montoj...