La unua de Majo

Vagabonde pasas aere primaveraj odoroj,
tra l' stratoj flirtas flagarbar' de varmaj ruĝkoloroj,
sunbrilo ardas ore sur arboj freŝaj en sia verda vesto,
sur ĉiu lipo rideto ludas, prancas punce la ĝoj' en koroj,
ĝoj' de jubila festo.

Lumoj, buntoj, kara, rigardu, pimpe inundas nin en verŝ' kaskada,
feliĉo flagras febre en nia kor' kamarada,
mi brakumas vin tenere en muta beata kontemplo,
soifokule ni sorbas la spektaklon de l' marŝ' triumfe parada
de la printempo.

Senfine serpentumantaj vastaj vicoj venas,
sur ĉiu vizaĝo serioza gajo serenas,
ĉiuokule futuro fulmas kun sia dur' diamanta,
kaj ĉiukore la psalma himno solenas
de la Paco sankta!

Laboristoj larĝabrustaj kaj atletoj ŝvelmuskolaj kaj aĝuloj rektanukaj
kaj ridantaj knabinetfestonoj kaj junuloj kun la lipoj eklanugaj,
kaj sportuloj, kies haŭto brune brilas de l' karesanta sunoro,
marŝas festi: liberflugilaj filoj, legioj eksterjugaj
de la Laboro.

Alpremiĝinte milde, vi vertiĝas de koloro-sonoro,
sub mia mano karesa kiel birdo kaptita frapas via koro,
ekkantas nia sango per kanto purpursona,
en nia kor' prepariĝas por beatiga granda disfloro
nia amo burĝona.

Niaj animoj kunplektiĝintaj sin kunfandas en la giganta gaja pilgrimo,
ni enfluas en la fluson de feliĉaj svarmoj de viro kaj virino,
kaj portas nin la treno nerezistebla de l' majesta popolrivero,
kaj lulas nin en sanktan krean ebrion per sia eterna sovaĝfajra vino
la Libero.

1946