Lagborda memoro

Sur akvon jam ruliĝas la suno, pilk' purpura.
Jen mia benk' soleca, kiun nun ĉirkaŭsvarmas
plej dolĉaj rememoroj el tempo fore kura,
dum la vespera ĥoro de ranoj triste psalmas.

Nun la ĉielpurpuro ŝanĝiĝas jam viola...
Pri l' kara, dolĉa, varma mi pensas, renkontita
iam ĉi tie. Buŝe beatas kiso fola,
absorbas min vortice haŭtsilko kisinvita.

Kaj dum nin nokto kovras per sia ŝirma volbo,
en la mortemaj membroj eterna viv' ekstazas,
kaj dum plezurofebre la korpon serĉas korpo,
l' anim' soifas ion, kio neniam pasas.

Trankvilu, stulta koro! Ne brulu sur ŝtiparo
de fantazioj falsaj, falanta ĉindriĝonte!
La kara, ve, foriris, kaj dronas jar' post jaro,
vi, kiel seka tigo vagas en vent' ĉi-monde.

Ĉielon sombriĝantan flugil-arĝento strekas.
Vespera ventopuŝo dormajn kanojn alarmas.
Ĉu miajn revojn fore memoroj amaj eĥas?
Softiĝa ĥor' de ranoj, ho, tiel triste psalmas!