Larmoj

Larmoj de l' jaroj fruaj
estis facilaj
kaj ofte utilaj,
kutime falis inter voĉoj bruaj,
precipe la spitaj
estis ekscitaj
per plorsingultoj skuaj,
sed grandaj afliktoj mutis,
la larmojn mi silente glutis.

Jen rememoro klara:
Mi estis eble ses- aŭ sepjara,
kiam okazis,
ke panjo iris kun patro
al la teatro
kaj min hejme lasis.
Dum mi vespermanĝis ĉagrenite,
teruro min kaptis subite,
ke foje en iu vespero
ŝi same foriros,
kaj mi, en malespero,
vane je ŝi sopiros
kaj vane plendos,
ŝi ne venos, ne venos,
mi vane atendos,
ŝi neniam plu revenos.
Kaj pli kaj pli l' okuloj al mi brulis
kaj mutajn larmojn dense rulis.

Poste, kaj kial, mi ne sciis mem,
ĉe vesperiĝ' printempa, siringodore peza,
ventetkaresa,
ruliĝis dolĉaj larmoj de revem':
la larmoj de mia jar' deksesa.

Poste, kiuj ekfontis
el la koro junula,
rakontis
pri la printempo sename forbrula,
kaj pri la senkonsolo
de mia solo.

Poste, kiuj en la vivomezo
akuŝturmente elpalpebris
kaj ardis survange
kaj per sia plumba pezo
ĉion kunrulis lavange,
tiuj super ĉerko funebris.

Kaj poste mi serĉis pacon
por la animo orfa
kaj kuracon
por la malsano korpa
per montoverdo kaj marbluo,
kaj kiam ĉe l' hejmreveno
la mebloj min salutis kun enuo,
indiferente,
senanime, fremde,
tiam tordis mian koron amara ĉagreno
pri la aĵoj malkomplezaj
kaj falis de mi larmoj pezaj.

De tiam la dolorojn mi portas senlarme.
Nur se teatro, libro, poemo
min streĉas ĝis animtremo,
se homa mizero min frapas alarme,
se min la muziko lulas ĝisvertiĝe,
ĝisperdiĝe,
tiam aperas miaj larmoj varme.

Kaj, kiuj putre el la orbitoj ostaj
sorbiĝos en la nigran teron,
kion priploros miaj larmoj lastaj?