Lasta renkonto

Kaj min refermos mia soleco labirinta,
ĉar vin la sorto portos de mi facilflugile.
Ascendos ja al altoj serene, venkobrile
via spirit' kadrita de juno admirinda.

Se min la tero kaŝos en sia sino blinda
kaj mia kapo laca sur ŝtonkusen' ripozos,
ĉu sur la blu' de via okula lago krozos
kelkfoje larma ombro de via poet' mortinta?

Se ankaŭ por vi batos iam la hor' sinistra,
vi ja ne restos sola sur lito de la morto:
ĉi flam' en mia koro tranŝvivos, tombrezista,

kaj vin retrovos tiam por lasta adiaŭvorto,
kaj vian vualiĝan rigardon esplorante
Mi amas vin! susuros en malesper' plorante.