Liberiĝo

Jes, mi mem estis al mi la celo ununura,
mi, sklavo mia propra, idole min adoris,
en la spegul' de l' mondo nur min mem mi esploris,
kiel Narcis' revanta en nenifar' solula.

En ĉiu am' mi serĉis pri mia bild' spegula,
sed blindis la spegulo), la bildoj disvaporis,
kaj de l' speguloj blindaj mi fuĝis kaj hororis,
en min mem redronante kiel al ŝirm' kapsula.

Kaj ŝajnis jam eterni ĉi respegulo blinda,
ĉi tiu surda solo. Sed — venis vi, aminda,
kaj pri mi forgesante, kaj kontraŭ mi ribele,

nun volis mi spegule vizaĝon vian luli.
Kaj tra okuloj viaj mi vidis respeguli
min mem, ha, kristalklare, kaj de mi mem libere!