Lumoj

Sur kajo, kie reve mi vagas, de vi dista,
la nokto jam descendas de l' bruniĝintaj montoj.
Brakumaj paroj iras al ŝtelaj amrenkontoj,
dum vibrajn lumojn lulas riverspegulo bistra.

Por fuĝi de la svarmo al la sopir' persista,
sur ŝtupo mi sidiĝas proksime al la ondoj.
En foro feas pompo de fosforeskaj pontoj,
en mia koro kavas soleco trista, trista.

Kaj eble sammomente vi same sola iras
sur fora riVerbordo inter vibrantaj heloj
kaj reve vi haltadas kaj triste vi suspiras...

Kaj batas niaj koroj, samritmaj korĝemeloj,
dum supre en la alto salute nin albrilas
la samaj mutaj, mildaj kaj kompatemaj steloj.