Manĝigis vi kolombojn...

Kaj nun la bild', sur kiu kolombojn vi manĝigas:
ĝi montras vin ĝis kokso kaj en duonprofilo,
viaj donacaj manoj flirtas kun fefacilo,
dum la molkarnan panon plezure vi prodigas.

Kaj via fajna kapo kiel marmoro greka!
Invitas viaj haroj al virga lipotuŝo,
ridet' silenta ludas sur via milda buŝo,
kaj kaptas mian koron softa sopir' senpeka...

Malnovaj domoj staras sur la bildeto fone,
pri kiuj vi, ho mia dolĉbuŝa, ĉiĉerone
rakontis, tiel arde, kun tia am' fiera.

Ho, ĉu indulgis ilin la kruelpugnaj bomboj?
Sed spite bombojn, tombojn, en mia kor' fidela
la lok' eternas, kie manĝigis vi kolombojn!