Matena humoro

Ĉu konas vi la ĉarmon
de la krepusk' matena,
kiam la varmotena
lito vin vane lulus
al dormo sonĝoplena,
ĉar jam invadas ĉambron
tra l' diafan' kurtena
la ĉirp-alarm' serena
de l' birdpopol' grandurba?

Ho, la klopodo pena,
dum vi kun streĉ' muskola
forpelas la torporon
de la konsci' kontrola,
kaj liton forlasinte,
kun ŝanceliĝo drola
fenestron vi aliras,
kurtenon flankenŝovas,
kaj al ĉi gajpetola
kunveno, seninvite,
en noktĉemiz' frivola
gapadas vi, scivola.

Se al ĉi birdpopola
pepanta parlamento
fenestron vi malfermas,
tuj eta friska vento
sinŝtele alinternas,
kun glito de serpento
la haŭton ĉirkaŭrampas,
kaj inter tiklosento
la korpo rememoras
pri la temperamento
kaj gusto de knabaĝaj
matenoj junkuraĝaj,
kiam al ekskursanta
nudgamba skoltstudento
la sola) vojkunuloj
tra l' ŝtona stratsilento
estis ĉi fajfo ĉirpa
kaj friske tikla vento.

Sed jam de l' oriento
al ĉi krepuskhumoro
la sun' mortsagojn sendas,
la urba tagrumoro
la harmonion fendas
per sia ĥoro hirta,
l' aŭrorkunveno birda
kun timo eksilentas,
la hom' resobriĝanta
el freŝo, juno, solo
de ĉi tagiĝo kanta,
la penan-splenan vivon
de l' griza tag' komencas
kun muskolstreĉo lanta.