Melankoliaj kvaroj

I

Por la infanrevado loĝloko de anĝeloj,
por la junul' rebrilo de l' okulpar' amata,
por viro fajrogloboj en giro akurata,
por la oldulo estu konsola lum', vi, steloj.

II

Ho vivavidaj versoj pri la soif' eterna,
kien la jaroj sinkis, kiam vi brulis arde?
Vin kaj l' aŭtoron same embuskas ronĝo verma,
respondas al reprovoj la temp' cinika: tarde!

III

Kiel en mi junaĝe revoj kaj sentoj krestis
ondŝaŭme sieĝantaj volbon de l' firmamento.
Post kvietiĝ' de tiu tumulto vana restis
nur poezio stumpa, nur vivo en fragmento.