Mia avino Panonia *

Avino nekonata,
neniam al mi nomata...

Mi naskiĝis tarde
al gepatroj maljunetaj.
La fratoj trafis memorojn rerigarde,
kiuj estis al mi sekretaj,
iel eĉ misteraj, el legendo,
jes, nereale diafanaj,
kvazaŭ pratempe lontanaj,
nekapteblaj, kiel odoro de lavendo.

Kelkfoje ĉe l' krepusko de l' tagfino
mia patrino ĉe l' fenestro sidis
kaj rigardis silente en la diston,
kaj en ŝiaj okuloj mi vidis
ian nekonatan triston.
Tiam mi aliris kaj kun klino
de mia kapo al ŝia sino
la manojn al ŝi mi kisis flate,
kaj ŝi ridetis karesante miajn harojn,
kaj ekfabelis eĉ nepetate,
aŭ rakontis pri siaj knabinjaroj,
parolis nostalgie
pri Panonio, region' trezora,
kaj foje pri sia karmemora
patrin' kuŝanta tie.

Sed kiom ja gardas animo de infano,
sentema sed malkonstanta ekrano,
sur kiu impreso post impreso
sin pelas haste, sen ĉeso?

Nur tra nebulo vuala
opalas ia memoro pala:

La avino kun panjo knabineta
restis hejme en solo,
kaj ventis kaj neĝis,
kaj la vent' impeta
la domon per neĝa tavolo
pli kaj pli dika sieĝis,
La frosta kovro jam altis monte,
kaj ili palis pereonte.
Savtrupo per vojtrarompo
ellevis ilin el la blanka tombo.

Jen ĉio. Redensiĝas la nebulo.

La knabo, senpacienculo,
lamplumon jam pretendis,
kaj la petrola lampo, post ekbrulo,
mallumon kaj memorojn sendis
for al ombra angulo.

Kaj mi adoleskis,
sekretaj sopiroj kaj tristoj en mi kreskis
kaj poste grandaj planoj,
flamantaj fatamorganoj
min vokis per allog' fascina,
mankis do al mi tempo
scivoli pri malĝojo patrina,
kiun ŝi en si kovis
en la krepuska horo de kontemplo.
Eĉ dek minutojn mi ne trovis
demandi pri mia avino,
ja en mia animo
frenezaj amoj febris...

Poste venis tago, kiam demandi ŝin plu ne eblis.

Kaj venis epoko mania,
kiam per paper' oni mezuris homon,
kaj tiam mi malkovris vian floro-nomon,
Maria Virág,* avino Panonia.

Inter la fremdsonaj nomoj geavaj
la sola hungara.

Sed ne necesis al mi paperoj flavaj
por senti vin mia, patrolando kara!

Mi spiris vian aeron,
min nutris via pano,
per via belega lingvo parolis teneron
al mi la patrina amo,
vian mirindan-plorindan historion trinkis
miaj entuziasmoj knabaj,
viajn vastojn ebenajn,
viajn montdeklivojn milde serenajn,
viajn riverzigzagojn,
viajn ridantajn lagojn
admiris miaj okuloj gapaj.
Viaj poetoj al mi apertis sezame la pordojn de l' Belo,
via mil okcent kvardek ok min puŝis ekzaltiĝe por Libero,
en granda mondo por mi loko ne estas ekster vi,
vivi kaj morti en ben' aŭ plago mi volas tie ĉi.*

Mi ne bezonis serĉadi inter paperoj flavaj...

Mi tamen legis kun korfrap' impeta
vian nomon, avinjo dormeta,
kuŝanta en tenera brakumo
de Panonia humo.
Karesu vin sube mia danko,
ke vi min al ĉi tiu tero
alligis ankaŭ per la mistero
de l' sango.
Silent' kaj paco lulu vin profunde,
printempo brodu vian tombon bunte,
aŭtuno ĝin oru folifale,
avinjo, ave atque vale*,
dormetu malpeze
sub la kompleze
ripozodona
dolĉa tero Panona.