Mia lito

Laŭ via koketa invito
mi kaŝas min
en via varma sin',
ho mia lito.

Neĝflokoj faladas ekstere,
popolo senvoĉa, diligenta;
la murojn de mia ĉambro aŭstere
pugnas la frosto kun furiozo silenta.

Sed ŝirmata
de via sino vata
mi kuŝas, vi defendas min dorlote,
la mol' komforta,
ritmo risorta
en pigrajn revojn lulas min narkote.

Ho fero,
pli daŭra ol karno,
se l' tero
en trista malvarmo
min brakumos per sia brak' rigida,
kiun varmigos via sin' perfida?