En fruprintempa strato subita sent': la urb' alprenas geston de festa silent'. Ĵus bolis la tumulta bulvarda svarm', vivritmo febra, kuro por pano kaj por karn'. Nun por minuto ĉesas la strata bru', bremsiĝas de l' trafiko zigzaga bunta flu', diafanan muton ŝutas la sunobril', gapi la homojn igas la ora rid': April'. Kaj kvazaŭ nian vivon, ĉi colon da temp', vastigas en senfinon fascino de l' printemp'. |