Momentfotoj

BLUO

Kiel tuŝita de la verg' de mago,
kristal' lazura ŝajnas nun la lago,
kaj bluas ĉio: bordo, budoj, villoj
kaj poplo kaj genisto kaj kratago.

LA ONDOJ KAJ LA SUNO

Ond' pelas ondon en tumulto drama.
Ilia vivo: kurta bril' ekflama.
Sur krestoj dance disfalantaj tremas
la bildo de la sun' eteme sama.

LA ARANEO

La urbon kvazaŭ kovras ret' vuala.
Fajrer-fadenojn de brilet' opala
teksadas triste ora araneo:
la tomboserĉa tarda suno pala.

MALSANA SUNO

La noktajn nubojn vent' matena fendas,
pluvgutoj tardaj sur la arboj pendas,
post nubĉifonoj kun tremanta helo
la anemia suno fride fremdas.

TRA NEBULO

Tra l' urb' ruliĝas blanka vaporbulo.
Mi palpe paŝas kiel somnambulo
tra labirinto lakta. Drasta tinto:
fantoma tramo rompas tra l' nebulo.

MEVO

La nuboj, premaj kiel teda devo,
amasas base. Sed traŝvebas mevo
inter la plumboj akva kaj ĉiela,
kiel en peza viv' leĝera revo.