Mozart inter la arboj

La ĝardeno eksilentas.
La aero
de l' somervespero
gustas tiliflormiela.

Kaj ekatentas
amaso milorela.
Kaj ekŝvebas fragilaj,
papiliflugilaj
perlamotbrilaj
saltetantaj sonoj
de violonoj...
Haltas la spiroj!

Ho, homo de mil sopiroj!

Estas ĉi tie belaj, estas ĉi tie turpaj
kaj gajaj kaj tristaj kaj bonaj kaj kulpaj,
paroj amantaj, amikaj,
patroj kun filoj, soluloj stoikaj,
homoj kurbŝultraj
pro zorgoj multaj,
kaj animoj sapvezikaj,
koroj cindriĝintaj de flamo
de malespera amo,
oreloj junaj, kiuj ĉe pordo de mirakloj embuskas,
animoj, en kiuj mortantaj sunoj krepuskas.

Violonarĝento sonora,
anĝelŝtupetaro de harpo,
trumpetkrio jubile ora
flugas de arbo al arbo
de kor' al koro, donaco trezora,
flugas super la sankta ekstazo,
super minuto beate glora
de la amaso
milkapa, unukora!