Narkissos kaj Eĥo

Narkisson amas Eĥo, nimfo ĉarma,
sed vane, restas al ŝi tre malvarma
tiu junul' orhara, lilisvelta,
nektarolipa, ambroziokarna.

La povra Eĥo estas malbenita,
ĉar kiam Hera, la ĵaluzekscita,
volis surprizi kun nimfet' la edzon,
haltigis Eĥo ŝin, babili sprita.

Kaj dum ŝi gaje kaj amuze klaĉis
kaj ŝia sprit' al Hera tie! plaĉis,
eskapi havis tempon la gekulpaj,
kaj la adulton Hera ne malkaŝis.

Plurfoje jam prosperis tia ruzo,
sed fine ĝin malkovris la ĵaluzo,
kaj ŝin malbenis Hera: «Lango sprita,
mutiĝu, krom por vortresona uzo!»

De tiam Eĥo ĉiam nur ripetas,
kaj ĉies ajn parolon ŝi reĵetas,
kaj siajn pensojn, siajn sentojn nur per
prunteprenitaj vortoj interpretas.

Ŝi do ne povas sian amon diri/
nur sekvi lin kaj mute amsopiri,
kaj mute sin proponi braketende
al iu ne degnanta ŝin deziri.

Nur kiam al ŝi Narkissos parolas:
«Ja morti pli ol kisi vin mi volas»,
ŝi diras arde la kaptitajn vortojn
eĉ tri-kvar fojojn: «Kisi vin mi volas».

Narkissos mokridegas, ŝi rifuĝas,
vizaĝo ŝia de hontbrulo ruĝas,
tamen ŝi sekvas lin demalproksime,
dum fortojn el ŝi amsopir' elsuĉas.

Narkissos, la orhara, floroĉarma,
nektarolipa, ambroziokarna
orgojle vivas por si mem kaj restas
al ĉiu tiel same mokmalvarma.

Sed foje iu, kies sindonemon
li ridis, petas al li anatemon:
«Ho dioj, se ĉi knab' neniun amas,
li amu do freneze sian memon!»

Narkisson ĉi amdamno tuj ponardas,
li ĝis frenezo por si mem ekardas,
kaj tutajn tagojn sidas apud fonto,
en la spegulo akva sin rigardas.

Lin pele pelas la sopiro vipa
al la vizaĝo rava, purpurlipa,
kies okuloj samsopire brulas
de la sama pasio amdisipa.

Sed kiam lin la kissoifo puŝas
nerezisteble jam, kaj li ekkuŝas
por kisi tiun buŝburĝonon rozan,
nur friskan akvon liaj lipoj tuŝas.

De tiu flam' senintermite flagra,
de la sopir', de ties mordo akra
li fariĝadas pli kaj pli langvora,
pli kaj pli febla, preskaŭ ombre magra.

Li febras tage-nokte de konsumaj
deziroj ĝis sombriĝ' de l' ĉiellumaj
okuloj, dissolviĝ' de l' rava korpo.
Postrestas el li floroj dolĉparfumaj.

«Kie Narkissos?» — krias nun driado
venanta al la fonto sur la pado.
«Narkissos!» Poste, de direktoj ĉiuj
— «Narkissos!» — sonas serĉe la kriado.

«Narkissos» — veas longe nefineble:
la povra Eho krias amfunebre.
«Narkissos» — plorsingulte ŝi lamentas.
«Narkissos!» — laste ŝi suspiras feble..

Kaj kun ĉi lasta ĝemo malespera
elĉerpas sin la estaĵet' tenera,
disaeriĝas — restas nur la voĉo,
eternigita de l' malben' de Hera.

Se ion krias vi en la aeron
kaj via vort' revenas en l' orelon,
memoru pri la povra Eho kaj pri
Ovido, kiu kantis ĉi fabelon.