NEK VERSO NEK PROZO

Nek verso nek prozo,
senforma kiel la kaoso,
kiel mallumo, de kiu knabo hororas,
kiel rememornebulo,
kiel sopiro je surbrusta lulo,
kiel vizaĝo de tiu, kiu ploras...