Niobe

Apollo, Artemis, la par' gefrata
humile devas esti adorata,
arogon de mortemaj ne toleras
kaj punas per rigoro senkompata.

Niobe, la Tantalinid' fiera,
estis patrin' fekunda kaj tenera,
ŝi ses filinojn kaj ses filojn naskis
kaj vartis kun zorgemo sinofera.

Belege floris tiuj dekduope,
plezuris la animo de Niobe
kaj de la edz', liristo Amfiono,
filo de l' granda Zeŭs kaj Antiope.

Niobe, en orgojla vant' fatala
(ne vane estis ŝi filin' Tantala),
pri sia patrineco fanfaronis,
neniun taksis al si eĉ egala.

Ŝi diris eĉ, ke al la sankta Leto
konkuri kun ŝi estus vana veto,
ĉar ties gloro celebrata estas
apud la ŝia nur bagateleto.

Leto-geidoj, la gefrata paro
Apollo, Artemis, pro la komparo
blasfema ekkoleris furioze,
decidis venĝi sin per sanga faro.

Aperis tiu paro kruelmana,
per arko celis al la grup' infana.
Veis, petegis, preĝis nun Niobe,
sed tio estis tarda jam kaj vana.

L' infanojn ŝi, kun sag' en ties koro,
vice forfali vidis en angoro
paralizanta, ĝis ŝi rigidiĝis
marmorstatuo de patrindoloro.