Rapide kreskas ombro, venas vespero, falas flugiloj tardaj, svenas espero. Sufokas tagajn bruojn sorĉa sordino, vualojn feajn teksas la somerfino. Al dormo sin preparas laca ĝardeno, ripozi volas koro, sonĝas ĉagreno. Al flor-odor' miksiĝas nuanco velka, supre ĉiel' brilnajla: kovrilo ĉerka. |